Home arrow Documenti arrow Deklaracio por Cxiuj Formoj de Vivo sur la Tero
Deklaracio por Cxiuj Formoj de Vivo sur la Tero Stampa E-mail

Deklaracio por Cxiuj Formoj de Vivo sur la Tero

PREAMBLO

Tero estas evoluanta viva estajxo. Cxiu formo de vivo sur la tero estas grava parto de tiu cxi viva esenco. Konforme kun tio, ni, kiel individuoj, devas kultivi komprenon, ke ni cxiuj estas membroj de tutgloba komunumo de vivo kaj ke ni havas komunan mision kaj respondecon pri la futuro de nia planedo.

Cxiu inter ni devas ludi sian rolon en evoluo de nia planedo, kaj por atingi la mondan pacon cxiu el ni devas vivi komforme al niaj respondecoj kaj devoj. Gxis nuna tempo, ne multaj homoj sur la tero estas plene kontentigitaj pri la vivo. Ni daure alfrontas konfliktojn en la tuta mondo dum konkurado por la limigitaj ricxofontoj kaj teritorio. Tio havas detruan influon je globa medio.

Kiam ni enpasxas la novan jarmilon, realigxo de tutplaneda paco antau cxio dependas de vekigo de la konscio de la flanko de cxiu individua membro de la homa raso. Hodiau estas imperativo ke cxiu homo portas respondecon pri konstruado de paco kaj harmonio en sia koro.

Ni cxiuj havas tiun cxi komunan mision, kiun ni devas plenumi. Paco sur la tero estos atingita kiam cxiu membro de la homaro ekscios pri tiu cxi komuna misio - kiam ni cxiuj unuigxos por nia komuna celo.

Gxis nun, el vidpunkto de potenco, ricxeco, gloro, scioj, teknologio kaj edukado, la homaro estas dividita je individuoj, landoj kaj organizoj, kiuj posedas la menciiton kaj aliaj, kiuj tute ne havas tion. Estas ankau diferencoj inter donantoj kaj ricevantoj, inter helpantoj kaj helpatoj.

Per tiu cxi deklaro ni anoncas sian pretecon superi tiun cxi dualecon kaj diferencojn kun tute nova koncepto, kiu servos kiel nia fundamento, cxar ni celas konstrui pacan mondon.

GXENERALAJ PRINCIPOJ

En la nova erao, la homaro evoluos direkte al la mondo de harmonio, tio estas, al la mondo, en kiu cxiu homo kaj nacio povas libere esprimi siajn individuajn ecojn vivante harmonie unu kun la alia kaj kun cxiuj vivantaj estajxoj sur la tero. Por realigi tiun cxi vizion, ni starigas jenajn gvidajn principojn:

1. Pietato al la vivo

Ni kreados la mondon bazitan je amo kaj harmonio, la mondon en kiu oni respektas cxiujn formojn de la vivo.

2. Respekto de cxiuj diversecoj

Ni kreados la mondon en kiu cxiuj diversaj rasoj, etnaj grupoj, religioj, kulturoj kaj kutimoj estas rekpektataj. La mondo devas esti loko libera de diskriminacio au kontraufrontado en socia, fizika kaj spirita sferoj – la loko kie diverseco estas aprezata kaj gxuata.

3. Dankemo al kaj kunekzistado kun la tuta naturo

Ni kreados la mondon, en kiu cxiu persono konas, ke al ni estas donita la vivo dank" al benoj de naturo, kaj kie homo vivas harmonie kun naturo, esprimante dankemon al tuta fauxno kaj flauro kaj al aliaj formoj de vivo.

4. Harmonio inter la spirita kaj materia sferoj

Ni kreados la mondon, bazitan sur la harmonia ekvilibro inter materia kaj spirita civilizo. Ni rezigni de nia troemfazo de la materia sfero por ebligi sanan spiritecon disflori inter la homaro. Ni devas konstrui la mondon, en kiu ne material abundeco, sed ankau spiritaj ricxajxoj estas aprezataj.

PRAKTIKO

Ni aplikos tiujn cxi principojn en praktika vivo gvidataj de la jenaj konsideroj:

Kiel individuoj:

Ni devas movi ekster la eraon en kiu potenco kaj respondeco estas en naciaj sxtatoj, etnaj grupoj kaj religioj, al la erao, kie homo estas plej supera valoro. Ni vizias ,,La Eraon de Individuo" – ne en la senco de egoismo, sed la epoko en kiu cxiu homo pretas preni sur sin respondecon kaj plenumi sian propran mision kiel sendependa membro de la homa raso.

Cxiu el ni plenumos nian plej gravan mision por alporti harmonion kaj dankemon en nian propran koron kaj tiamaniere alporti harmonion en la mondon gxenerale.

En niaj specifaj sferoj:

Ni konstruos sistemon de kunlaboro, en kiu sagxeco estas kolektata kune por derivi plejon de teknikaj scioj, lertoj kaj kapabloj en diversaj sferoj, kiel edukado, scienco, kulturo kaj artoj kaj ankau de religio, filozofio, politiko kaj ekonomiko.

Kiel juna generacio:

En la 20-a jarcento, gepatroj, instruistoj kaj socio estis edukantoj de infanoj kaj la infanoj estis cxiam en la pozicio de edukatoj. En la XXI-a jarcento, plenkreskuloj lernos de la bonegaj kvalitoj de infanoj, kiel ilia pureco, senkulpeco, radieco, sagxo kaj intuicio, por reciproke inspiri kaj altigi bonhumoron. La nova generacio ludos gvidan rolon en kreado de paco por la brila futuro.

Paco Regu sur la Tero!

http://www.goipeace.or.jp/japanese/declaration/Esperanto.pdf

Copyright 2000 - 2004 Miro International Pty Ltd. All rights reserved.
Mambo is Free Software released under the GNU/GPL License.

sovrappopolazione, demografia, fame nel mondo, carestie, epidemie, inquinamento, riscaldamento globale, erosione del suolo, immigrazione, globalizzazione, esaurimento delle risorse, popolazione, crisi idrica, guerra, guerre, consumo, consumismo