Home arrow Documenti arrow Rimedoj por preventi gravedighon: tiel maljunaj kiel la homaro
Rimedoj por preventi gravedighon: tiel maljunaj kiel la homaro Stampa E-mail

Rimedoj por preventi gravediĝon: tiel maljunaj kiel la homaro

  Fare de Juliett Morales       

   Kiu ajn povus pensi, ke la metodoj por preventi la gravediĝon aperis en la nuna epoko, kaj ke ili estis kreitaj por preventi la nevolajn gravediĝojn aŭ la seksajn malsanojn, sed la gravediĝprevento estas preskaŭ tiel malnova kiel la homaro mem.

  La egiptoj la unuaj uzis tion. En la papiruso de Petri, de la jaro 1850 a.n.e., kiu estas la unua konata medicina teksto, oni priskribas preparaĵon el fekaĵo de krokodilo, mielo, lino kaj kunpremitaj folioj.

  Tiun miksaĵon oni enigis kiel diafragmon en la vaginon, kaj tio estis konsiderata efika barmetodo por eviti la eniron de la spermatozooj.

  Alia grava teksto estis la papiruso de Ebers, kiu menciis medicinaĵon el ŝosoj de akacio muelitaj kun mielo, kiujn oni metis en la vulvon kun ŝtopilo el ŝtoffadeno.

  La egipta literaturo krome parolas pri la uzo de vaginaj duŝoj; dum ties preparado oni konsilis miksi alunon kun suko el plantoj de cikuta aŭ verda teo. Tiujn duŝadojn oni aplikis pere de iloj faritaj el bestokorpoj kaj birdobekoj.

  En la antikva Grekio, Hipokrato, Patro de la Medicino, konis, ke la semo de sovaĝa karoto povus preventi la gravediĝon; kredeble li komencis la uzadon de tubo el plumbo por enigi medikamentojn en la homa utero.

  Dioscórides, greka kuracisto kiu verkis la unuan traktaton pri farmakologio, rimarkigis, ke planto, kiu kredeble estas la lonicero, povus provoki la perdon de la vira gravediga kapablo dum kelka tempo.

  En triboj de la indonesia insulo Sumatro, la virinoj enigas en siajn vaginojn antaŭ ol la seksumado, substancon havanta taninan acido por eviti, ke spermatozoo fekundigu la ovolon.

  Ĉiutipajn objektojn uzis la homon por preventi la gravediĝon: eburon, vitron, lignon, arĝenton, ebonon, oron kaj platenon, inkrustitajn en diamantojn por enigi ilin en la uteron.

  En 1882 la kuracisto Mesinga priskribis la diafragmon kiel barmetodon, sed ĝi ne populariĝis ĝis la jardeko de 1920.

  La unuan modernan ilon desegnitan por la gravediĝprevento estis fabrikita en 1909 de la germana kuracisto R. Ritcher, kaj ĝi estis ringo el besta intesto ŝnurigita per silka fadeno.

  Alia germano, Erns Graferberg, prezentis en 1921 ringon el platino kun diametro de 1,5 centimetroj, kiu preventis la gravediĝon, sed en tiu epoko oni forte kontraŭstaris ĝin, kaj nur post 25 jaroj oni komencis ĝin uzi.

  En la jardeko de 1930 la poruteraj objektoj estis fabrikataj el ligno aŭ metalo, sed en la jardeko de 1960 oni komencis fabriki ilin el plasto, kaj oni aldonis ringon el drato por havi pli grandan efikon.

  Apartaj vortoj por la kondomo. Nuntempe la aidosa viruso popularigis ĝin, eblas ĝin aĉeti sen kuracista recepto, kaj eĉ pere de interreto, kun diversaj saporoj, koloroj, kun strioj, kun kanaletoj por havi pli efikan frotadon dum la seksumado.

  Tamen, la kondomo ne estas novaĵo, ĉar ĝi estas uzata de la homo ekde tre antikvaj tempoj.

  Laŭ antikvaj legendoj, Minos, Reĝo de Kreto, uzis vezikon el kaprino por preventi la gravediĝon. Tamen, estis la romanoj kiuj la unuaj uzis la kondomon por eviti seksajn malsanojn.

  La egiptoj, aparte, kovris la seksorganon per koloraj tegiloj por preventi la gravediĝon.

  En la Imperia Romo la viroj kovris la penison per intestoj aŭ bestaj vezikoj, ĉar tiuj materialoj estas maldikaj kaj ili havas grandan streĉkapablon.

  Dum la Renesanco la unua konsideri metodo la gravediĝpreventon estis la itala anatomiisto kaj ĥirurgo Gabriel Fallopio, kiu publikigis en 1564 la traktaton "Morbo Gallico" pri la uzo de la kondomo kiel prevento de seksaj malsanoj, kiel la sifiliso.

  La kondomo de Fallopio estis farita el lina materialo ŝnurigenda al la peniso pere de rozkolora banto.

  La linon estis uzata ankaŭ de la angla kuracisto John Marten, kiu en 1702 asertis, ke uzante tegilon kun ungventon, kies konsiston li ne malkaŝis, li evitis la kontaĝon de seksaj malsanoj kaj evitis la aliron de la spermatozooj al la ovolo.

  Rilate al la nomo de la kondomo oni asertas, ke ĝi aperis en la jaro 1600, kiam franca kuracisto kies familinomo estis Condom, membro de la reĝa kortumo de Carlos II de Anglio, proponis al la reĝo, tre fama pro lia libera vivo kaj kiu jam havis tri senrajtajn filojn, uzi ĝin.

  La kondomo estis daŭra akompananto en la amora vivo de la fama itala aventuristo Giovanni Giacomo Casanova, kiu prezentis al siaj amikoj la avantaĝojn de la de li nomata "capote inglés" (angla mantelo).

  Oni rakontas, ke tiu konkeranto de virinoj kutimis enigi la haŭton de oranĝo en la vaginon de sia kunulino por elimini la spermatozoojn per la acido.

  En 1843 la vulkanizproceso de la kaŭĉuko ebligis la fabrikadon de pli fidindajn kaj malmultekostajn kondomojn.

  La lakteca suko anstataŭis aliajn materialojn kaj nuntempe ĝi estas la bazo por la fabrikado de la plej granda parto de la kondomoj.

  La gravediĝpreventiloj estas preskaŭ tiel malnovaj kiel la homaro mem, kaj tre ofte la ordinara homo pensas, ke la sciencaj rezultoj estas nuntempaj, sen imagi, ke ili iris sur longa kaj malfacila vojo ĝis la perfektiĝo.

http://www.radiosanctispiritus.cu/Version%20Esperanto/Enterese/enterese.htm#3

Copyright 2000 - 2004 Miro International Pty Ltd. All rights reserved.
Mambo is Free Software released under the GNU/GPL License.

sovrappopolazione, demografia, fame nel mondo, carestie, epidemie, inquinamento, riscaldamento globale, erosione del suolo, immigrazione, globalizzazione, esaurimento delle risorse, popolazione, crisi idrica, guerra, guerre, consumo, consumismo